Tie-ĉi paĝo estas esperanta!
- Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
- El mia brusto nun ne saltu for!
- Jam teni min ne povas mi facile,
- Ho, mia kor'!
- Ho, mia kor'! Post longa laborado
- Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
- Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
- Ho, mia kor'!
- Zamenhof
- Preĝo sub la Verda Standardo
- Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
- fortego, la mondon reganta,
- al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
- kaj fonto de vivo konstanta,
- al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
- sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
- al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
- hodiaŭ ni preĝas.
- Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
- kun dogmoj de blinda fervoro:
- silentas nun ĉiu disput' religia
- kaj regas nun kredo de koro.
- Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
- kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
- ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
- ĉe Via altaro.
- Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
- sed ĝi sin dividis batale;
- popolo popolon atakas kruele,
- frat' fraton atakas ŝakale.
- Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
- aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
- redonu la pacon al la infanaro
- de l' granda homaro!
- Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
- por reunuigi l' homaron.
- Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
- sed lasu nin venki la baron;
- donacu Vi benon al nia laboro,
- donacu Vi forton al nia fervoro,
- ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
- nin tenu kuraĝaj.
- La verdan standardon tre alte ni tenos;
- ĝi signas la bonon kaj belon.
- La Forto mistera de l' mondo nin benos,
- kaj nian atingos ni celon.
- Ni inter popoloj la murojn detruos,
- kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
- kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
- ekregos sur tero.
- Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
- antaŭen kun pacaj armiloj!
- Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
- ni ĉiuj de Di' estas filoj.
- Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
- kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
- al frata la celo ni iru obstine
- antaŭen, senfine.
- Zamenhof